Helpo de LibreOfficeDev 7.4
En LibreOfficeDev, aldone al ĝiaj propraj XML-formatoj, vi povas malfermi kaj konservi multajn fremdajn XML-formatojn.
En UNIKSO, ne rekoneblas aŭtomate certaj dosieraj formatoj.LibreOfficeDev malfermante dosieron normale rekonas la ĝustan dosieran tipon. Eble okazos, ke vi devos elekti la dosieran tipon en la dialogo Malfermi. Ekzemple, se vi havas datumbazan tabelon en teksta formato, kiun vi volas malfermi kiel datumbazan tabelon, vi devas agordi la dosieran tipon "CSV-teksto" post elektinte la dosieron.
En LibreOfficeDev - PreferojIloj - Agordaĵoj - Ŝargi/Konservi - VBA-atributoj vi povas agordi la VBA-makroajn kodojn en dokumentoj de MS Office. VBA-makrooj ne povas ruli en LibreOfficeDev; oni devas konverti kaj adapti ilin. Ofte oni volas uzi je LibreOfficeDev por nur ŝanĝi la videblan enhavon de dokumento kaj ree konservi ĝin en MS-formato sen ŝanĝi la enhavatajn makroojn. Vi povas agordi la konduton de LibreOfficeDev laŭ desiro: aŭ la VBA-makroojn konservi en komenta formo kiel subprogramo de LibreOfficeDev kaj kiam vi konservas la dokumenton en MS-formato la makrooj estas ĝuste skribitaj, aŭ vi povas elekti forigi la MS Office-makroojn dum ŝargado. Tiu lasta eblo protektas kontraŭ virusoj en la MS Office-dokumentoj.
Eĉ se ili ne estas instalitaj, iuj filtriloj estas elekteblaj en la dialogoj Malfermi kaj Konservi. Se vi elektas tian filtrilon, mesaĝo aperos dirante ke vi povas ankoraŭ instali la filtrilon se vi bezonas.
Se vi volas instali pluajn filtrilojn aŭ forigi unuopajn filtrilojn ĉe la instalaĵo, fermu je LibreOfficeDev, startigu la agordan programon kaj elektu la agordon Ŝanĝi. Tiam vi vidos dialogon en kiu vi povas aldoni aŭ forigi unuopajn komponantojn de LibreOfficeDev. Grafikaj filtriloj troviĝas en "Malnepraj komponantoj".
LibreOfficeDev-Verkilo povas legi diversajn versiojn de la teksta formato de Microsoft Word. Vi ankaŭ povas konservi la proprajn tekstojn en la Word-formato. Tamen, ne ĉio havebla ĉe LibreOfficeDev Writer estas transigebla al Word, kaj ne ĉio estas importebla.
Importi normale estas senprobleme. Eĉ ruĝlinia informo kaj regiloj estas importeblaj (kaj eksporteblaj), do LibreOfficeDev rekonas enmetitan aŭ forigitan tekston en Word-dukumentoj, kaj tiparajn atributojn ŝanĝitajn. Diferencaj koloroj por ĉiu aŭtoro kaj la horo de ŝanĝoj estas inkludataj. Kiam grafikaj tekstaj kadroj kaj etikedoj estas importataj el ŝablonoj, plejaj atributoj ankaŭ importiĝas kiel rektaj alineaj kaj desegnaj atributoj. Tamen, iuj atributoj eble perdiĝos dum importado.
Ankaŭ eblas importi kaj eksporti RTF-dosierojn. Tiu dosiera formato estas uzebla por interŝanĝi formatitajn tekstojn inter diversaj aplikaĵoj kaj platformoj. Tiel plejmultaj programoj povas legi multajn formatojn kaj transporti ilin senprobleme. La tondejo uzas la RTF-formaton kiam vi enmetas parton de kalkultabelo el LibreOfficeDev Tabelilo traDDE en LibreOfficeDev Verkilon.
La filtrilo Teksto ĉifrita helpas al vi malfermi kaj konservi tekstajn dokumentojn kun alispeca ĉifrado. La filtrilo malfermas dialogon kiu ebligas al vi elekti signaron, apriorajn tiparojn, lingvon kaj alinean salton.
Ĉe LibreOfficeDev-Verkilo, vi povas enmeti paĝopiedojn kaj finnotojn en vian HTML-dokumento. Ili eksportiĝas kiel meta-etikedoj. La signoj de la paĝopiedo aŭ finnoto eksportiĝas kiel hiperligiloj.
Komentoj estas utilaj por enmeti nekonatajn signojn en HTML-dokumento. Ĉiu noto, kiu komenciĝas per "HTML:..." kaj finiĝas per ">", traktiĝas kiel HTML-kodo, sed eksportiĝas sen tiaj indikoj. Eblas enmeti plurajn etikedojn ĉirkaŭ teksto post "HTML:..." Ĉapelitaj literoj konvertiĝas en ANSI-signojn. Komentoj kreiĝas dum importado (ekzemple, por meta-etikedoj kiuj ne havas spacon en la dosieraj atributoj aŭ nekonatajn etikedojn).
La HTML-importo de LibreOfficeDev-Verkilo povas legi dosierojn kiuj havas UTF-8 aŭ UCS2 signokodojn. Ĉiuj signoj enhavataj en la ANSI-signaro aŭ en la sistema signaro estas vidigeblaj.
Dum eksportado al HTML, uziĝas la signaro elektita en LibreOfficeDev - PreferojIloj - Agordaro - Ŝargi/konservi - HTML-kongruo. Signoj tie ne prezentitaj skribiĝas en substitua formo, kiu vidiĝas ĝuste per modernaj TTT-legiloj. Eksportante tiajn signojn, vi ricevas taŭgan averton.
Se, en LibreOfficeDev - PreferojIloj - Agordaro - Ŝargi/konservi - HTML-kongruo, vi elektas eksportan eblon Mozilla Firefox, aŭ LibreOfficeDev-Verkilo, dum eksportado ĉiuj gravaj tiparaj atributoj eksportiĝas kiel rektaj atributoj (ekzemple, teksta koloro, tipara grando, grasa, kursiva, ktp) en CSS1-stiloj. (CSS signifas Cascading Style Sheets (laŭtemaj stilfolioj)). Importado ankaŭ okazas laŭ tiu normo.
La atributo "tiparo" rilatas al Mozilla Firefox; tio estas, antaŭ la tipara grando vi povas agordi malneprajn valorojn por "font-style" (italic, none), "font-variant" (normal, small-caps) kaj "font-weight" (normal, bold).
Ekzemple : "Font: bold italic small-caps 12pt/200% Arial, Helvetica" ŝaltas al grasa, kursiva, malgrandaj majuskloj, duobla spaceto kun la tipara familio Arial aŭ, al Helvetica se Arial ne ekzistas.
"Font: 10pt" ŝaltas al normala 10pt-tiparo, sen grasa, kursiva, kaj malgrandaj majuskloj.
Se la eksporta eblo estas atribuita al LibreOfficeDev-Verkilo, la grandoj de la rega kampo kaj iliaj internaj marĝenoj eksportiĝas kiel stiloj (presilaj formatoj). CSS1 grandoj baziĝas sur valoroj de "width" (larĝo) and "height" (alto). La atributo "Margin" (marĝeno) uziĝas por agordi egalajn marĝenojn ĉiuflanke en la paĝo. Por agordi malsamajn marĝenojn, uzeblas la atributoj "Margin-Left", "Margin-Right", "Margin-Top" kaj "Margin-Bottom".
La distancoj de grafikaĵoj kaj kromprogramoj al la enhavo estas agordeblaj aparte por eksporto al LibreOfficeDev-Verkilo. Se la supra/malsupra aŭ dekstra/maldekstra marĝenoj estas agorditaj malsame, la distancoj eksportiĝas en "STYLE"-atributo por la rilata etikedo kiel atributo CSS1-grando "Margin-Top", "Margin-Bottom", "Margin-Left" kaj "Margin-Right".
Kadroj estas subtenataj per la uzado CSS1-kromprogramojn por absolute lokigi objektojn. Tio rilatas nur al la eksportaj ebloj Mozilla Firefox, kaj LibreOfficeDev Verkilo. Eblas ĝisrandigi la kadrojn kiel grafikaĵojn, Kromaĵojn, kaj flosantajn kadrojn, sed signoligitaj kadroj ne eblas.
Kadroj eksportiĝas kiel "" aŭ " La mezurunuo agordita en LibreOfficeDev estas uzata por HTML-eksporti CSS1-atributojn. Eblas agordi la unuon aparte por teksto kaj HTML-dokumentoj sub LibreOfficeDev - PreferojIloj - Agordaĵoj - LibreOfficeDev-Verkilo - Ĝenerala aŭ LibreOfficeDev - PreferojIloj - Agordaro - LibreOfficeDev-Verkilo/TTT - Vido. La nombro da eksportataj dekumaj lokoj dependas de la unuo. Mezurunito Mezurunua nomo en CSS1 Maksimuma nombro da dekumaj lokoj Milimetro mm 2 Centimetro cm 2 Colo colo 2 Cicero pc 2 Punkto pt 1 La retpaĝa filtrilo de LibreOfficeDev subtenas specifajn kapablojn de CSS2. Tamen, por uzi ĝin, necesas aktivigi presaranĝan eksporton en LibreOfficeDev - PreferojIloj - Agordaĵoj - Ŝargi/konservi - HTML kongruo. Tiam, en HTML-dokumentoj, krom la HTML-paĝa stilo, vi povas uzi la stilojn "Unua paĝo", "Maldekstra paĝo", kaj "Dekstra paĝo". Ĉi tiuj stiloj ebligas al vi agordi diversajn paĝajn grandojn kaj marĝenojn por la unua paĝo kaj por dekstraj kaj maldekstraj paĝoj en presado. Se, en LibreOfficeDev - PreferojIloj - Agordaĵoj - Ŝargi/konservi - HTML-kongruo, la eksporta eblo "LibreOfficeDev Writer" estas elektita, la krommarĝenoj de numerado eksportiĝas kiel la CSS1-atributo "margin-left" en la atributo STYLE de la etikedoj Maldekstra alinea krommarĝeno en numerado estas indikita kiel la CSS1-atributo "margin-left". Unualiniaj krommarĝenoj estas malatentataj kaj ne eksportiĝas. LibreOfficeDev importas kaj eksportas referencojn al forigitaj sekcioj, ekzemple referita kolumno. Eblas vidi la tutan formulon dum la eksporta procedo kaj la forigita referenco enhavas indikon (#REF!) al la referenco. Rilata #REF! kreiĝos por la referenco dum la importado. Kiel pri HTML-dokumentoj, vi povas elekti uzi filtrilon kun, aŭ sen, la elemento (LibreOfficeDev-Prezentilo) en la nomo, por malfermi $[officename-grafikan dosieron. Se sen, la dosiero malfermiĝas kiel dosiero de LibreOfficeDev-Desegnilo. Alie, la dosiero konservita de malnova programversio nun malfermiĝas en LibreOfficeDev-Prezentilo. Kiam vi importas EPS-dosieron, la aspekto de la grafikaĵo vidiĝas en la dokumento. Se la aspekto ne haveblas, tiam vidiĝas en la dokumento, lokokupilo rilata al la grando de la grafiko. Sub Unix kaj Microsoft Windows vi povas presi la importitan dosieron per PostScript-presilo. Se alispeca presilo estas uzata, ĝi presos la aspekton. Kiam eksportante EPS-grafikaĵon, ĝi kreas antaŭvidon kiu havas la formaton TIFF aŭ EPSI. Se EPS-grafikaĵo kun alia grafikaĵo eksportiĝas en la formato EPS, tiam tiu dosiero enkorpiĝas senŝanĝita en la nova dosiero. Plurpaĝaj TIFF-dosieroj eblas kiam vi importas aŭ eksportas grafikaĵojn en TIFF-formato. La grafikaĵoj eniras kiel aro de unuopaj bildoj en unu dosiero, ekzemple, la unuopaj paĝoj de fakso. Eblas aliri iujn agordojn de LibreOfficeDev-Desegnilo and LibreOfficeDev-Prezentilo per Dosiero - Eksporti. Vidu je Grafikaĵaj eksportaj agordoj por plua informo. Por eksporti dokumenton aŭ grafikaĵon en la formato PostScript: Se vi ankoraŭ ne faris tion, instalu PostScript-presilan pelilon, ekzemple la pelilon Apple LaserWriter. Presu la dokumenton per la menua komando Dosiero - Presi. Elektu la PostScript-presilon en la dialogo kaj marku la eblon Presi al dosiero. Kreiĝos PostScript-dosiero.
Importi kaj eksporti numeradon
kaj
. La atributo indikas la diferencon rilate al la krommarĝeno de la sekva plialta nivelo.
Importi kaj eksporti kalkultabelajn dosierojn.
Importi kaj eksporti grafikajn dosierojn.
PostScript